stat_knobloch.htm

Transgentaro
Translimaj gentoj

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова

 

  
 Gento - Ród - Sippe - Family
Knobloch • Knoblich • Knoblauch

 
Strona główna
Ĉefa paĝo
Hauptseite
Benedyktyni i ród Knoblochów
Benediktanoj kaj la gento Knobloch
Benediktiner und die Sippe Knobloch
Statystyka
Statistiko
Statistik
Rody przodków Wandy
Praulaj gentoj de Wanda
Sippen Wandas Vorfahren
Różne linie i gałęzie rodu Knoblochów
Diversaj linioj kaj branĉoj de la gento Knbloch
Verschiedene Linien und Zweige der Sippe Knobloch

Edward Wojtakowski   Edward Wojtakowski
     
Benediktanoj kaj la gento Knobloch   Benediktiner und die Sippe Knobloch
     
Lulilo de la gento Knobloch estis Alzaco, en kiu jam ekde la 7-a jarcento vigle agis benediktanoj kaj poste ankaŭ cistercianoj. Iliaj klostroj ekzistis en Alsbach (Alspach), Altdorf, Andlau, Ebersmünster, Enschingen, Graufthal, Lützel (Lucelle), Maursmünster (Marmoutier), Munster im Gregoriental, Murbach, Neuburg (Neubourg), Niedermünster, Odilienberg (Ottilienberg), Paris ĉe Orbey, St. Johann, St. Leonhard, St. Marx, St. Walburg, Schlettstadt (Sélestat), Selz, Thierenbach kaj Weißenburg (Wissembourg). Knoblochoj loĝis en vilaĝoj apartenantaj al benediktanoj kaj komence okupiĝis pri kultivado de ajlo. Benediktanoj alte aprezis sanigan efikon de ajlo kaj unuaj venigis kaj ekkultivis tiun planton en Mezeŭropo (Sankt Gallen).    Die Wige der Sipe Knobloch war Elsaß, wo schon seit dem 7. Jahrhundert rege Tätigkeit der Benediktiner und später auch Zisterzienser. Ihre Klöster gab es in Alsbach (Alspach), Altdorf, Andlau, Ebersmünster, Enschingen, Graufthal, Lützel (Lucelle), Maursmünster (Marmoutier), Munster im Gregoriental, Murbach, Neuburg (Neubourg), Niedermünster, Odilienberg (Ottilienberg), Paris ĉe Orbey, St. Johann, St. Leonhard, St. Marx, St. Walburg, Schlettstadt (Sélestat), Selz, Thierenbach kaj Weißenburg (Wissembourg). Die Benediktoner schätzen die Heilwirkung des Knoblaucjs hoch ein und haben diese Pflanze zuerst nach Mitteleuropa gebracht und angebaut (Sankt Gallen).
     
Ĝardenistij ‒ kultivantoj de ajlo en ĝardenoj de benediktanoj ‒ jam en la 11-a kaj 12-a jarcentoj ricevis familian nomon Knobloch = ajlo (altgermane Klobelouch = displitata cepo). Tiel la familia nomo Knobloch aparftenas alñla plej malnova germana nomtavolo.   Die Gärtner ‒ Abbauer des Knoblauches in Gärten der Benediktiner ‒ haben schon im 11. und 12. Jahrhundert den Faniliennamen Knobloch (althochdeutsch Klobelouch = zerklŭftete Zwiebel) bekommen. So der Familienname Knobloch gehört der ältesten deutschen Namensschicht an,
     
La plej olda skriba informo pri la nomo Knobloch (Clobelouch) devenas el 1197 kaj entenas ĝin unu el dokumentoj de la klostro en Selz. Sur la listo de loĝantoj de Strasburgo el 1266 estas 10 Knoblochoj, kaj en 1283 jam 18 viraj reprezentantoj de tiu gento. Strasburgo estis tiutempe propraĵo de episkopoj. La plej malnova informo pri Knoblochoj en Sankt Gallen devenas el 1388.    
     
Kiam oni fondadis novajn abatejojn, tiam el la patrina klostro kune kun grupo de monakoj migris ankaŭ ĝardenistoj, terkulturistoj kaj metiistoj. Inter ili estis Knoblochoj kaj tiumaniere ekestis novaj gentnestoj en jenaj regionoj: Badenio, Boĥemio, Frankonio, Harcmontaro, Heslando, Lotaringio, Saksio, Salzburg, Silezio, Supra Luzacio, Turingio, Vurtembergo. .    
     
Probable pro iuj meritoj en militiroj dekkelkaj Knoblochoj estis nobeligitaj kaj ricevis bienojn. Plimulto de tiuj nobelaj linioj intertempe estingiĝis en viraj linioj. Nuntempe vivas nemultaj reprezentanoj de 3 nobelaj linioj: Knoblauch el Hatzbach (Heslando), Knoblauch el Pessin (Brandenburgio) kaj Knobloch el Losgehnen (Orienta Prusio). Kelkaj familioj el Strasburgo kaj Frankfurto sur Majno apartenis al patriciaro de tiuj urboj, sed probable en viraj linioj ili jam antaŭ jarcentoj estingiĝis.    
     
En 1517 Marteno Luter anoncas siajn 95 tezojn, per kio komenciĝs Reformacio. Multaj benediktanaj klostroj estas likviditaj, kaj Knoblochoj loĝantaj en apartenantaj al ili vilaĝoj fariĝas evangelianoj. La aŭgsburga religia paco, kontraktita en 1555, enkondukas la principon „cuius regio eius religio“. Pri kredkonfeso de regatoj decidas nun reganta sur tiu teritorio princo. En la jaroj 1618-1648 okazas la tridekjara milito, rezulte de kiu protestantoj perdas povon en multaj regionoj enloĝataj de Knoblochoj. Tiuj, kiuj ne konsentis rekatolikiĝi, vendas siajn nemoveblaĵojn kaj migras al regionoj en kiuj daŭre regas protestantoj. Knoblochoj de Alzaco migras tiam al Vurtembergo kaj Palatinato. Knoblochoj de Boĥemio al Silezio kaj Supra Luzacio. Knoblochoj el Slovakio al Brandenburgio. Knoblochoj en Moravio restas evangelianoj, tamen post la aŭstra-prusa milito en 1741 translokiĝas al Supra Luzacio. Multaj enigmoj ligitaj kun fruaj migradoj de Knoblochoj restas ankoraŭ por solvi.    
     
Pli postaj migradoj de Knoblochoj ne posedas jam religian fonon, sed nur pure ekonomian. Vurtembergo, Badenio, Alzaco, Palatinato, Heslando estas troloĝataj kaj okazas tie organizita varbkampanjo de koloniistoj fare de Usono, Ruslando, Aŭstrio kaj Pruslando. Knoblochoj setlas tiam apud Volgo kaj Nigra Maro, en Bukovino, Besarabio, Galicio, Kroatio, Banato, Hungario, Grandpolio kaj Vistula Pomeranio. En 1830 al Pabianice apud Lodz el Ĉeĥio venas Knoblochoj laŭprofesie teksistoj. Tiutempe Knoblochoj elmigras ankaŭ al transmaraj landoj: Usono, Kanado, Argentino, Novzelando, Sudafriko kaj Namibio. Karl Fredrik Knobloch el Saksio elmigris ĉ. 1800 al Norvegio, edziĝante survoje en Danio. Liaj idoj loĝas nuntempe en Hammerfest (la plej norde situanta urbo de la mondo) kaj en Svedio kaj Finnlando.    
     
Mi jam sukcesis kompili genealogiajn arbojn ampleksantaj dekkelkajn generaciojn por multaj linioj de la gento Knobloch. Oni komencis registradon de naskiĝoj (baptoj), nuptoj kaj mortoj (entombigoj) nur ĉ.1550, sed pro militoj kaj incendioj ne ĉiuj matrikulaj libroj konserviĝis ĝis niaj tempoj. Tamen mi esperas, ke per nia komuna agado ni sukcsos kunigi multajn menciitajn en iu retejo liniojn en pli oldajn kaj grandajn liniojn komenciĝantajn ĉ. 1650.    
     

mehrsprachige Webseite, auf der du dich über Esperanto informieren und es lernen kannst - kostenlos und einfach.
https://lernu.net/de
http://kurso.com.br/index.php?de
Esperanto ist eine lebendige Sprache, die sich hervorragend für die internationale Kommunikation mit ferne Cousins eignet.