Euromozaika
Poliglota Klubo • Klub Poligloty

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

हिन्दी

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова

 

01 ‒ filmetoj
02 ‒ videorakontoj
03 ‒ poezio
04 ‒ epigramoj
05 ‒ anekdotoj

06 ‒ anagramoj
07 ‒ spritaĵoj
08 ‒ humoraĵoj
09 ‒ proverbaro
10 ‒ sentencoj
11 ‒ vesperoj
12 ‒ karaokeoj kfn
13 ‒ karaokeoj mp4
14 ‒ kantotekstoj
15 ‒ kanzonludoj jar
16 ‒ aŭdiolibroj
17 ‒ cifereclibroj
18 ‒ retradio
19 ‒ enciklopedio
20 ‒ eo-kantoj
21 ‒ vortludoj de AE
22 ‒ vortludoj jar
23 ‒ bildvortaro
24 ‒ bildoj de AE
25 ‒ eo-vortoj
26 ‒ esperanto
27 ‒
28 ‒ rertkursoj
29 ‒ čeština
30 ‒ Deutsch
31 ‒ español
32 ‒ English
33 ‒ français
34 ‒ italiano
35 ‒ polski
36 ‒ português
37 ‒ slovenčina
38 ‒ беларуская
39 ‒ українська
40 ‒ Barato • भारत
 
Transgentaro Fejsbuko - grupo Fejsbuko - paĝo genealogio de kanzonoj retrokanzonoj malnova kino

A N E K D O T O J

Honoré de Balzac (1799-1850)
franca roman-verkisto renkontis foje sur la strato Aleksandron Dumas la patron, kiu volis preter li forrapidi. Sed Balzac kaptis lin kaj diris al li:
─ Mia kara, mi tre ĝojas renkonti vin. Ĉu vi farus al mi malgrandan servon?
─ Bone! Kiom vi deziras?
─ Pruntu al mi 3500 frankojn.
─ 3500 frankojn! ─ ekkriis Dumas.
─ Kion do vi volas fari kun tiu grandega sumo?
─ Mi volas repagi miajn ŝuldojn. Mi ne volas plu ŝuldi al aliaj.


Honoré de Balzac (1799-1850)

la konata franca romanverkisto, okupis sin ankaŭ pri la grafologio. Li asertis, ke laŭ kiu ajn skribaĵo li povas antaŭdiri la estontecon de la skribinto. En unu tago iu sinjorino montris al li lernejan kajeron kaj demandis:

─ Diru al mi, kara majstro, kia sortro atendas la infanon, al kiu ĉi tiu kajero apartenas?

─ Ĉu vi estas la patrino de ĉi tiu infano? Aŭ parencino?

─ Ne, tute ne estas parenceco inter ni.

─ Tiam mi diras al vi la puran veron: la knabo estas facilanima kaj stulta. Neniam li faros ion bonan.

La Sinjorino ekridis kaj diris:

─ Sed sinjoro Balzac, ĉu vi ne konas ĉi tiun skribon? Ĝi ja estas via propra lerneja kajero.


Tristan Bernard (1866-1947)

La fama franca humoristo Tristan Bernard konsilis iam al sia amiko:

─ Se estante en akompano de virino vi scipovas legi el ŝi kiel el libro, ne uzu la brajlan sistemon.


Nicolas Boileau-Despréaŭ (1636-1711)

estis franca poeto. En unu tago vizitis lin iu juna pastro kaj petis lian konsilon pri tio, kiel li povus sin perfektigi en la parol-arto. La poeto rekomendis al la pastro, ke li diligente aŭskultadu la predikojn de pastro Bourdaloue kaj pastro Cottin. La junan pastron surprizis tio, ke Boileau metas la du nomitajn oratorojn en la saman rangon. Tial li ekkriis:

─ Sed sinjoro, kiel vi komprenas tion? Kian profiton mi povos havi el la predikoj de pastro Cottin?

─ Tamen vi devas aŭskulti ankaŭ lin ─ respondis Boileau. ─ Bourdaloue instruos al vi tion, kion oni devas fari, kaj Cottin tion, kion oni devas eviti.


Augustine Brohan (1807-1887)

estis franca aktorino, membro de la "Comédie Française". Iu provinca notario faris al ŝi iam edziĝ-proponon, kaj kun naiva sentimentaleco diris:

─ Mi faros vin treege feliĉa!

Augustine Brohan post kelk-momenta pensado tiel respondis:

─ Ho, kara sinjoro, se vi scius, kiel multaj viroj promesis jam al mi tion... kaj kiel malmultaj plenumis la promeson!


Hans von Bülow (1830-1894)

estis germana muzik-verkisto. Lia unua edzino estis Cosima Liszt, la filino de la hungara komponisto kaj pian-virtuozo Francisko Liszt. Sed ŝi en la jaro 1869 disiĝis de Bülow kaj fariĝis edzino de Richard Wagner. Tamen Bülow ne tenis koleron kontraŭ Wagner, sed restis plu entuziasma admiranto kaj amiko de la aŭtoro de "Lohengrin".

Kiam oni inaŭguris la Wagner-teatron en Bayreuth, ankaŭ Bülow partoprenis en la festo. Unu el liaj amikoj, vidante, ke li estas sola, demandis lin:

─ Kial vi ne portis kun vi ankaŭ vian edzinon?

─ Kara amiko, mi tute ne povas fidi ĉi tiun viron, ─ respondis Bülow aludante je Wagner, ─ ĉar li kapablas forpreni de mi eĉ mian duan edzinon kaj redoni la unuan.


Hermann Busche (1468-1534),

fama germana humanista scienculo, amiko de Erasmo de Roterdamo, en iu tago eliris el la domo en sia eluzita ĉiutaga mantelo. Tial la homoj en la stratoj tute ne atentis lin. En la sekvunta tago li aperis en la urbo en festa mantelo, kaj tiam la homoj de ĉiu flanko salutis lin. Tio kolerigis lin. Li hejmeniris, ĵetis la belan mantelon sur la plankon kaj kriis:

─ Vi, sentaŭga ĉifonaĉo, ĉu do vi estas Busche kaj ne mi?


Andrew Carnegie (1835-1918),

la fama usona miliardulo, pasigis foje someran libertempon ĉe la lago Michigan. Kiam li foje promenis sur la bordo de la lago, lia tre ŝatata hundo malaperis. Li tuj iris al la redakcio de la loka gazeto "Morning Herald" kaj transdonis por publikigo la jenan anonceton:

"Malaperis blanka foksteriero kun nomo Billy. La trovinto ricevos premion de mil dolaroj de la posedanto en la Star Palace".

Hejmenirinte Carnegie decidis, ke li devas doni pri hundo pli detalan priskribon. Do li reiris al la eldonejo de la gazeto por aldoni al la anonceto la frazon: "kun du nigraj makuloj sur antaŭaj piedoj".

Li eniris en la redaktejon, sed li ne trovis eĉ unu vivantan personon tie. Kun miro li reiris al la pordego kaj diris al la pordisto:

─ Diru al mi, kiel povas esti, ke eĉ unu homo ne estas trovebla en la redaktejo, kvankam antaŭ kelkaj minutoj ĉiuj estis tie?

─ Mi scias pri nenio, ─ respondis la pordisto, ─ nur tion mi povas diri, ke la direktoro, la redaktoroj, la oficistoj, la kasisto kaj la presistoj ĵus foriris por serĉi iun hundon kun la nomo Billy.


Charles Dickens (1812-1870)

Du alte naskitaj sinjoroj konversacias kun Karolo Dickens pri sia origino:

─ Mia gento devenas el la 12-a jarcento ─ diras la unua.

─ Kaj la mia de antikvaj romanoj ─ diris la dua.

─ Ĝi estas nenio ─ diras spite Dickens ─ mi ĝis nun pagas procentojn de pruntaĵo, kiun faris mia praulo, kiam li kune kun tri reĝoj foriris al Bet-Leĥemo.


Alexandre Dumas (la patro 1803-1870)

─ Donu al mi 10 frankojn por enterigo de literatura kritikisto, kiu hieraŭ mortis sen monero en sia poŝo ─ petis amiko la francan verkiston Dumas la patron.

─ Volonte. Jen 100 frankoj, enterigu 10 kritikistojn ─ respondis la franca romanisto.


Maksimiliano Emanuelo (1662-1726),

bavara princo elektisto akceptis foje nekonatan viron, kiu diris al li:

─ Princa moŝto, en la nokto mi sonĝis tion, ke via moŝto faris al mi donacon.

─ Ho mia amiko, ─ respondis tuj la princo, ─ la kristana religio malpermesas kredi la sonĝojn.


Adolfo Frederiko (1710-1771),

la sveda reĝo, en siaj liberaj horoj kiel amatoro ekzercis la tornistan metion. Foje li donacis al la sveda marŝalo grafo Hamilton belegan tabak-skatolon, kiun li mem faris el ligno.

─ Kun profunda respekto mi dankas, ─ diris la marŝalo, ─ sed mi preferus, se via moŝto estus oraĵisto.


Ferdinando Galiani (1728-1787),

itala pastro, estis tre sprita viro. Ferdinando IV-a, reĝo de Napolo, ─ same kiel ĉiuj aliaj napolaj reĝoj, ─ uzis la titolon: "reĝo de Jarusalemo".

Iufoje reĝo Ferdinando ŝerce demandis pastron Galiani, kiu estis abato, sed ne havis veran abatejon:

─ Sinjoro abato, diru al mi, kie estas via abatejo?

La sprita pastro jene respondis:

─ Kiel? Ĉu via reĝa moŝto ne scias, kie? Nu, en la jerusalema reĝlando de via moŝto!


Edward Gibbon (1737-1794),

la angla historiisto, loĝante en la svisa urbo Lausanne, enamiĝis al la belega Elisabeth Foster. Tio ne plaĉis al la fama kuracisto André Tissot, kiu simile sentis amon al la sinjorino. Fine en iu tago Tissot, en la ĉeesto de Elisabeth Foster, diris al Gibbon:

─ Sinjoro, se viaj tedaj paroloj malsanigos la sinjorinon, mi kuracos ŝin.

─ Sinjoro doktoro, ─ respondis la historiisto, ─ se viaj receptoj mortigos la sinjorinon, mi faros ŝin senmorta en la historio.


Christoph Wilhelm Hufeland (1762-1836)

estis fama germana kuracisto kaj profesoro ĉe la universitato de Berlino. Foje iu grafo diris al li:

─ Vi estas fama kuracisto. Vi tiel bone konas organismon de la homa korpo, ke vi povus tuj sanigi ĉiun malsanon, se vi volus.

─ La kuracistoj similas al la noktaj gardistoj, ─ respondis Hufeland, ─ kiuj bonege konas stratojn, sed tion, kio okazas interne en la domoj, ili nur konjekti povas.


Frederiko II-a (1712-1786),

reĝo de Prusujo, antaŭ la batalo ĉe Rossbach en iu marĉa loko kuŝis sur pajlo-fasko, enprofundiĝinta en pensojn. La milit-dio ne volis lin favori, kaj tial multaj el liaj granadistoj forkuris. Dum li kuŝante pripensadis, oni alkondukis al li unu forkurintan, sed rekaptitan grenadiston.

─ Ni humile raportas al via reĝa moŝto, ─ diris la gvidanto de la patrolo, ─ ankaŭ ĉi tiu estas forkurinto.

─ Diru, mia filo, kial vi forlasis min? ─ demandis la reĝo.

─ Ĉar la afero de via moŝto staras malbone, kaj mi volis serĉi alian okupon.

─ Vi estas prava, ─ respondis la reĝo, ─ sed nun unufoje restu ankoraŭ apud mi. Se ankaŭ la proksiman batalon mi perdos, ni kune forkuros.


Ferdinando IV-a (1810-1859),
reĝo de Napolo, demandis iam siajn kuracistojn, per kio oni povus plibonigi la vidpovon?

─ Inter la multaj diversaj receptoj, kiujn ni nuntempe konas, ─ respondis unu el la kuracistoj, ─ ekzistas unu, kiu estas la plej certa.

─ Kio estas ĝi?

─ La envio. Ĉar ĝi igas nin vidi la aferojn pli grandajn, ol kiaj ili fakte estas. 


Samuel Johnson (1709-1784)
estis fama angla verkisto. Foje li estis en interpatolado kun tiu virino, kiun li poste edzinigis. Dum la interparolo li diris al la virino, ke li volonte edzinigus ŝin, sed tio bedaŭrinde havas tri grandajn malhelpojn.

─ La unua estas, ─ klarigis Johnson, ─ ke mi havas tre malaltan devenon. La dua estas, ke mi absolute ne posedas ian havaĵon. Kaj la tria malhelpo estas, ke mi havis onklon, kiun oni pendigis.

La estonta edzino jene respondis:

─ Kio koncernas la unuan malhelpon, vi devas scii, ke mi estimas la homojn ne laŭ naskiĝo. La dua kaŭzo ne estas malhelpo, ĉar ankaŭ mi estas tute sen doto. Kaj fine pri la tria malhelpo mi povas diri, ke kvankam mi ne havis eĉ unu pendigitan parencon, mi tamen havis almenaŭ dudek tiajn, kiuj meritis ĝin.


Frederiko la Granda (1712-1786),

prusa reĝo distingis foje unu oficiron per ordeno. La oficiro aperis antaŭ la reĝo kaj hezitis akcepti la ordenon, dirante:

─ Reĝa Moŝto, mi povas akcepti ordenon, nur se mi meritas ĝin sur la batal-kampo.

Frederiko kun kolero respondis:

─ Ne estu freneza, sed akceptu ĝin, ĉar por vi sola mi ne povas fari militon.


Papo Leo XIII (1810-1903)

Papo Leo XIII tre ŝatis la pentroarton kaj sciis kuraĝigi eĉ mezbonajn talentulojn. Iun tagon triaranga pentristo venis al li kaj fiere montris la portreton, kiun li faris al la Sankta Patro, sen ties pozado, Leo XIII ridetante rigardis ĝin, kaj tiam la pentristo petis, ke la papo propramane bonvolu subskribi la portreton:

─ Ĉu vi permesas, ke mi aldonu bibian tekston?

- Sed kompreneble, Sankta Patro, tio ankoraŭ plivalorigos la pentraĵon!

Senhezite la papo prenis penikon kaj skribis: "Joh. 6:20, Leo XIII".

La feliĉega pentristo rapidegis hejmen por senprokraste serĉi en la Biblio la versteon, kiun la papo skribis sub sia portreto. Kaj li trovis: "Ne timu, estas mi. Leo XIII".


G. E. Lessing (1729-1781),

la granda germana poeto, diris foje:

─ Estas pli konsilinde rigardi en blindigan lampon, ol en la okulojn de bela virino, La unua forprenas de vi nur la vidpovon, sed la dua la penspovon. Ŝatu la virinojn, sed neniam enamiĝu.


Jacek Malczewski (1854-1929)

Unu sinjorino mendis sian portreton ĉe Jacek Malczewski. Rigardante finitan bildon ŝi faris acidan mienon:

─ Verdire, vi ne tro penis...

─ Verdire, ankaŭ la naturo ne tro penis - respondis la pentristo.


Ives Mirande (1876-1957),

la sprita franca deamverkisto, havis foje aferon en iu franca urbeto. Alveninte li ekloĝis en la unua hotelo, kiun li trovis. Post unu tago li alparolis la posedanton de la hotelo:

─ Diru al mi tute sincere... sed diru la puran veron... mi promesas, ke al neniu mi diros ĝin... Ĉu estas vere, ke via hotelo estas la plej bona en ĉi tiu urbo?

─ Jes, sinjoro, la plej bona ─ respondis la hotelisto.

Tiam Mirande, skuante sian kapon, diris:

─ Ĉi tiu konstato sendube povas vin tre fierigi, sed ĝi ne estas tre flata por la urbo.


Patro Monsabre (1827-1907),

la fama dominikana predikisto estis tre sprita viro. Foje en Romo li sidis en aŭtobuso. Ĉe unu haltejo iu fraŭlino tra la malfermita fenestro enigis sian kapon kaj, dezirante esti sprita, demandis:

─ Ĉu pleniĝis jam ĉi tiu arkeo de Noa?

La bonhumora monaĥo rapide respondis:

─ Envenu nur, fraŭlino, ĉar ankoraŭ mankas la ansero.


Henri Montmorency (1534-1614),

marŝalo de Francujo, deziris morti en kapucena sutano. Lia amiko Montdragon diris al li:

─ Vi agas tre ruze. Se vi ne prenus falsan veston, vi neniam povus eniri en la Paradizon.


Tom Moore (1779-1852),

la fama angla poeto partoprenis foje en granda festmanĝo. Iu dando, por tiri al si la atenton de la societo, tra la tablo kriis al la poeto:

─ Diru nur, sinjoro Moore, ĉu estas vere, ke via patro estis spicisto?

─ Jes, respondis la poeto.

─ Kial do vi ne estas spicisto? ─ daŭrigis la dando.

─ Pardonon, ─ diris tiam afable Moore, ─ ĉu estas vere, ke via patro estis ĝentlemano? ─ Jes vere! ─ respondis fiere la alia.

─ Do kial vi ne estas ĝentlemano?


Alberto Moravia (1907-1990)

La elstaran italan verkiston Alberto Moravia oni demandis iam, ĉu virinoj ─ laŭ lia opinio ─ kokrantaj edzojn ─ havas konsciencriproĉojn? La verkisto respondis:

─ Sendube jes, tamen multe pli malgrandajn ol virinoj fidelaj al siaj edzoj.

 


Ignacy Jan Paderewski (1860-1941),

la pola virtuozo de fortepiano, foje en amika rondo diris:

─ Dekkvin jarojn mi bezonis por fine konvinkiĝi, ke mi ne havas eĉ guteton da muzika talento.

Liaj amikoj kun miro rigardis al li kaj fine unu demandis:

─ Kaj kion vi faris, kiam vi konvinkiĝis pri tio?

─ Mi povis fari nenion, ĉar tiam mi estis jam fama homo, ─ respondis Paderewski.


Ignacy Jan Paderewski (1860-1941),

la mondkonata pola pian-artisto, promenis iam en la stratoj de la amerika urbo Bostono. Li iris preter juna ŝu-purigisto, kiu proponis al li sian servon.

La artisto vidante, ke la vizaĝo de la knabo estas malpura, diris al li:

─ Mi ne bezonas ŝu-purigon, sed mi donos al vi dudek-kvin cendojn, se vi lavos vian vizaĝon.

─ En ordo, ─ respondis la bubo, kaj tuj kuris al la proksima fontano, por lavi sin.

Post la vizaĝ-puriga operacio Paderewski transdonis la promesitan moneron al la knabo. Sed ĉi tiu atente pririgardante la muzikiston, redonis al li la moneron kaj diris:

─ Reprenu, sinjoro, vian moneron kaj iru al frizisto, ĉar vi pli multe bezonas tondiĝi ol mi laviĝi.


Lordo H. J. Palmerston (1784-1865)

estis ĉefministro de Britujo. En iu tago lia ĉefarbaristo, kiu jam de kvardek jaroj fidele srvis lin, diris:

─ Via Lorda Moŝto devas fine energie trakti la posedantojn de la najbaraj bienoj.

─ Kial? ─ demandis la lordo.

─ Ĉar ili ĉasadas en viaj arbaroj kaj mortigas la plej belajn leporojn.

─ Kion do mi faru?

─ Bonan proceson kontraŭ ili!

─ Kara Martin, ─ respondis la nobla lordo, ─  mi preferas havi amikojn, ol leporojn.


Pablo Picasso (1881-1973)

Pablo Picasso proponis al unu el siaj amikoj, ke faros al li portreton, Apenaŭ la modelo ekokupis seĝon, li ekaŭdis de la majstro:

─ Preta!

─ Kiel? Tiel rapide? Ja ne daŭris eĉ kvin minutojn.

─ Vi ne forgesu, mia kara ─ rimarkis Picasso ─ ke mi konas vin kvardek jarojn.


Gioacchino Rossini (1792-1868)

Rossini eksciinte, ke la urba konsilantaro de lia naskiĝloko Pesaro volas starigi al li monumenton, diris:

─ Bonvolu doni al mi tiun monon, kaj mi ĉiutage staros iomete sur soklo.


Artur Rubinstein (1887-1982)

Iu demandis la faman pianiston Rubinstein, post kiam la muzikisto estis en Hispanujo: "Ĉu vi parolis en Hispanio hispane?"

"Ne, mi ne komprenas la hispanan lingvon", respondis Rubinstein.

─ "Se ne, vi verŝajne interkompreniĝas per la franca lingvo", diris la alia.

- " Ne". respondis Rubinstein, "en Hispanio nur malmultaj scias la francan ligvon".

─ "Per kiu lingvo vi interkompreniĝis?"

─ "Per pianludo, la muziko estas mia mondlingvo."


Lordo John Russel (1792-1878), 

angla politikisto, estis antaŭe advokato. Foje li estis ĉe la tribunalo, kie ĝuste tiam oni pritraktis aferon de bigamio. Dum tio unu el la advokatoj turnis sin al Russel kaj flustrante demandis:

─ Kio estas la plej alta puno al tiu, kiu faris bigamion?

Russel trankvile kaj serioze respondis:

─ Du bopatrinoj.


Arthur Schopenhauer (1788-1860),

la fama germana filozofo, estis bonapetita, multmanĝanta homo, Foje en Frankfurto li vespermanĝis en la restoracio de la hotelo "Englischer Hof". En momento li aŭdis, ke ĉe najbara tablo iu faris la rimarkon:

─ Manĝas por du homoj.

Schopenhauer mallonge respondis:

─ Sed ankaŭ pensas por du homoj.


G. Bernard Shaw (1856-1950)

Bernard Shaw invitita al iu aristokrata klubo telefonis al la

prezidanto:

‒ Mi tre bedaŭras, sed mi ne venos! Mensogajn kaŭzojn mi komunikos en letero, kiun vi morgaŭ ricevos.


G. Bernard Shaw (1856-1950)

Bernard Shaw estis foje invitita al konato, kiu montris al li sian novaranĝitan domon. La mastro kun fiero prezentas al Shaw sian belegan bibliotekon:

─ Majstro! diras montrante la librojn ─ jen estas miaj plej bonaj amikoj.

Shaw prenas en la manon unu el la libroj, rigardas ĝin kaj rimarkas, ke la folioj ne estas distranĉitaj. Metas la libron sur sian lokon kaj diras:

─ Kara sinjoro, mi tre ĝojas, ke vi ne apartenas al tiuj homoj, kiuj tranĉas siajn amikojn.


W. H. Taft (1857-1930),

iama prezidento de Usono, estis tre dika viro; lia korpo pezis pli ol cent kilogramojn. En iu tago li staradis sur la perono de la stacidomo de Vaŝingtono, atendante la alvenon de unu el siaj parencoj. En momento iu virino kuris al li kun granda embaraso kaj malespere petis lin:

─ Ho, sinjoro, nur vi povas min helpi; venu, venu rapide kun mi; mi petegas, helpu min!

La virino eĉ kaptis la manon de Taft kaj tiel trenis lin post si. La prezidento, kiu estis bonkora homo, je la kortuŝa petego sekvis la virinon, eĉ ne demandante, en kio li devos helpi. La virino kondukis lin al granda kofro, kies kovrilo estis malfermita; kaj la kofro mem estis plenplena de ĉiuspecaj aĵoj. Tiam ŝi diris al la prezidento:

─ Ho, sinjoro, tuj alvenos mia vagonaro, bonvolu sidi rapide sur mian kofron, por ke mi povu ĝin fermi.


Friedrich Taubmann (1565-1613),

germana scienculo kaj poeto, estis profesoro ĉe la universitato de Wittenberg. Li ofte estis gasto en la kortego de la saksa princo-elektisto, kiu tre ŝatis la spritan kaj ĉiam bonhumoran poeton. La princo donis foje festan manĝon, en kiu partoprenis inter la gastoj ankaŭ la kardinalo Clesel. Dum la manĝado la kardinalo komencis ŝerci kun Taubmann. Ĉi tiu en momento diris al la kardinalo:

─ Mi vidas, ke via eminenco estas tre sagaca viro. Tial mi kuraĝas demandi, ĉu via moŝto povas per unu sola vorto skribi tion: cent-kvindek azenoj?

La kardinalo post longa pripensado deklaris, ke li ne povas tion fari, kaj ke neniu en la mondo povas tion fari. Tiam Taubmann inter ridego de la gastaro skribis sur paperon: CLESEL. (CL = 150, Esel = azeno).


Mark Twain (1835-1910),

la fama usona humoristo, havis iam interparoladon kun unu mormono pri la poligamio. La mormono interalie diris:

─ En la Biblio ne estas trovebla eĉ unu frazo, kiu malaprobas la poligamion.

─ Vi ne pravas, mia amiko, ─ respondis Mark Twain. ─ Mi atentigas vin pri la jena biblia frazo: " Neniu povas servi al du estroj".


Mark Twain (1835-1910),

la fama usona humoristo, diris foje:

─ La famaj personoj, sed ankaŭ aliaj, ekzemple mi mem, ofte estas ĝenataj de la petantoj de aŭtogramoj. Je tiaj petoj mi kutimas respondi per la sekvantaj vortoj: "Bedaŭrinde mi ne povas plenumi vian deziron, ĉar pro principo mi neniam donas aŭtogramon." En la afero tio estas la plej amuza, ke mi mem propramane skribas tiujn leterojn kaj ankaŭ subskribas mian nomon. Tamen la plej multaj personoj ne rimarkas la ŝercon, sed blasfemas kaj kolere forĵetas mian leteron kun aŭtogramo, kiun ricevi ili klopodis.


Mark Twain (1835-1910),

la fama usona humoristo, eniris iam en plenan tramon. Ĉar li ne povis trovi liberan sidlokon, li estis devigata starante veturi. Por ne perdi la ekvilibron, li kaptis tenilon, kiu pendis de la plafono de la veturilo. Sed ĉe iu forta kurbiĝo de la tram-linio la tenilo deŝiriĝis, kaj Mark Twain falis precize en la sinon de iu belulino.

─ Sinjorino, ─ diris tiam humoristo, ─ kvankam mi estas jam sepdek-jara, nun estas la unua fojo, ke mi ĝuas de la tram-kompanio iun favoron.


Mark Twain (1835-1910)

la fama usona humoristo estis foje en societo, kie oni diskutis pri la disiĝo de geedzoj. Fine unu sinjorino diris:

─ Se la viroj estus pli inteligentaj, multaj disiĝoj ne okazus.

─ Sed ankaŭ multaj edziĝoj ne okazus, ─ respondis tuj Mark Twain.


Mark Twain (1835-1910),

la fama usona humoristo, promenadis iam sur la Brooklyn-ponto, kiam unu persa tapiŝ-vendisto alparolis lin:

─ Mi petas, sinjoro, bonvolu rigardi miajn tapiŝojn. Ili estas veraj persaj tapiŝoj kaj mi vendas ilin tre malkare, ─ diris la komercisto kaj aldonis longan laŭdadon kaj rekomendadon de siaj tapiŝoj.

Mark Twain fine prenis unu tapiŝon en siajn manojn, levis ĝin al sia nazo kaj flaris ĝin.

─ Fi! ─ kriis li, ─ Ĉi tiu tapiŝo havas ja abomenan malbonodoron!

─ Vi eraras, sinjoro, ─ respondis la perso. ─ Vi sentas mian odoron.


Karlo la V-a (1500-1558),

german-romia imperiestro, foje dum ĉasado persekutante beston forlasis siajn akompanantojn kaj forvagis en la arbaro. Fine li rimarkis dometon, kiu estis trinkejo, kaj li eniris. En la trinkejo sur la planko kuŝis kvar viroj, kies vizaĝoj ne povis veki multan fidon. Karlo eksidis ĉe la tablo kaj mendis vinon. Dum li trinkadis, unu el la sentaŭguloj alpaŝis al li kaj diris:

─ En la nokto mi sonĝis, ke ĉiu tiu jako tre bone taŭgas por mi.

Kaj tion dirinte li tuj forprenis la jakon de la imperiestro.

Baldaŭ aliris la dua fripono kaj diris:

─ Kaj mi sonĝis, ke ĉi tiu bela veŝto estas farita ĝuste por mi.

Ankaŭ li prenis de la imperiestro la veŝton kaj metis ĝin sur sin.

La tria malhonestulo en simila maniero forprenis lian ĉapelon, kaj la kvara prenis la belan ĉaskornon, kiu pendis de la kolo de la imperiestro sur ora ĉeno, Sed tiam Karlo diris al la rabistoj:

─ Permesu al mi montri, kiel oni devas uzi ĉi tiun ĉaskornon!

Preninte la ĉaskornon li iris al la malfermita fenestro kaj blovis vok-signalojn. Post momento de ĉiu direkto aperis liaj akompanantoj, kiuj de longe serĉadis lin en la arbaro. La korteganoj miregis, vidante la imperiestron sen vestoj.

─ Rigardu, ─ diris Karlo al siaj homoj, ─ ĉi tiuj kvar viroj sonĝis, kion ili volis, sed nun estas mia vico por sonĝi laŭ mia deziro. Nu. mi sonĝis, ke ĉi tiujn sentaŭgulojn oni pendigis. Kaj nun mi volas, ke mia sonĝo tuj plenumiĝu, ĉi tie antaŭ la trinkejo.

Kompreneble la sonĝo de la imperiestro tuj plenumiĝis.


Ludviko Zamenhof (1859-1917)

Dum la unua kongreso Zamenhof sidas en sia loĝio. Eniras Leo Belmont, kiu volas lin saluti. La doktoro, gastama kiel ĉiam, volas lin sidigi sur la unuan lokon.

─ Ho, ne sinjoro doktoro, mi tion ne faros...

─ Kial? Bonvolu sidiĝi! ─ petas Zamenhof.

─ Oni povus kredi, ke la aŭtoro de Esperanto estas ĝuste mi... Mi ne volas min kompromiti!


Esperanto  jest syntezą języków europejskich